next up previous contents
Next: 4.3 Elkajigo Up: 4 La derivreguloj Previous: 4.1 Iteracio   Contents

4.2 Kunkajigo

La kajon (aŭ konjunkcion) oni povas facile krei:


\begin{displaymath}\begin{fitch*}
\par
m & A \\
\par
n & B \\
\par
\hline
\par
& A \wedge B & I$\wedge$\ m,n
\par
\end{fitch*} \end{displaymath}

Bone komprenu la funkciadon de figuroj kiel la supra. Kiam oni pentras longan horizontalan linion, normale ĝi estas por disigi la premisojn (supre) de la konkludo (malsupre). Premisoj estas kondiĉoj kiuj devas certiĝi por apliko de la regulo, kaj konkludo estas rezulto de tiu apliko.

Tiu regulo diras ke se en linio veraĵo estas skribita, kaj en alia linio estas alia veraĵo, tiam oni povas skribi per nur unu linio ke ambaŭ aĵoj estas veraj. Oni devos noti dekstre la liniojn el kiu oni eltiris la unuan kaj la duan formulojn.

Tio estas plej logike, ĉu ne? Se oni scias ke (vere) pluvas, kaj (tiel vere) estas sune, tiam sendube oni povas diri ke pluvas kaj estas sune (samtempe). Se io ŝajnas stranga, ne estas pro nia lerta rezonado; kulpigu al kiu asertis al ni ke pluvasestas sune.

Rimarku ke prenante la liniojn turnite, oni povas atingi $B\wedge A$, kaj prenante la saman linion eblas $A\wedge A$ kaj $B\wedge B$, kiuj ankaŭ estas pravaj.


next up previous contents
Next: 4.3 Elkajigo Up: 4 La derivreguloj Previous: 4.1 Iteracio   Contents
Daniel Clemente Laboreo 2005-05-17