En septembro 2005 mi verkis dokumenton: Kiom konsumas komputilo? kaj ankaŭ iun pri konekto de PC al TV.
Jen mi kunmetas kelkajn vortojn mi bezonis, kun ilia angla traduko. Ili temas pri elektro kaj elektrotekniko, temoj ankoraŭ ne multe traktitaj en esperanto.
Miaj fontoj estis: Reta Vortaro, Komputada Leksikono, Vikipedio.
Kaj mi multe konsilas koni kaj uzi la librojn de KRISTÁLY Tibor pri elektro.
Ankaŭ rilate: Kelkaj logikaj vortoj.
06-11-2005 Daniel Clemente Laboreo, el Hispanio. (jen mia paĝo). n142857 @heliko/gmail.com.
La grando P=W/t
, angle "power", havas nomon povumo
aŭ povo
,
sed bonvolu uzu nur "povumo"n, ĉar "povo" havas aliajn pli gravajn signifojn.
"potenco" estas neebla: ĝi temas pri la kvalito de io kio estas forta (io el ĉio), sed ne pri la fizika senco. (Fonto: Reta Vortaro).
Estas tri tipoj de povumo (vidu Wikipedia):
Kion uzi en esperanto? Mi ne konas, kaj havas nur proponojn:
Mi fine uzis efika / blinda / kompleksa povumo
, por konsenti kun aliaj tekstoj, sed mi ne havas preferon.
Por pli da informo, vidu: mesaĝo al per-esperanto-bazascienco (tre interesa), mesaĝoj al s.c.e.
Ĉu iu havas pli ĝustan opcion? Mi ŝanĝus mian artikolon.
electricity: elektro current: kurento tension: tensio power: povumo, aŭ povo. Vidu supre. work: laboro intensity of current: kurentintenso units: unuoj ampere: ampero volt: volto watt: vato jule: ĵulo connect: ŝtopi plug: ŝtopilo outlet, wall socket, wall plug: ŝtopilingo apparatus: aparato machine: maŝino equipment: ekipaĵo power supply: povum-nutrilo, aŭ nur nutrilo. UPS: vicnutrilo flow, move: flui, cirkuli consume: konsumi, elspezi capacitor: kondensatoro inductance (coil): induktancilo, bobeno resistor: rezistancilo reactance: reaktanco transformer: transformatoro battery: baterio diode: diodo LED (light emiting diode): LED (lum-emisia diodo) fuse ('fusible' in Spanish): (eble) fandiĝilo amperimeter: ampermetro voltmeter: voltmetro multimeter, polymeter: multmetro measure: mezuri counter: nombrilo serial connection: seria kuno parallel connection: paralela kuno shortcircuit: mallonga cirkvito active power, reactive power, apparent power: Vidu supre. sine: sinuso cosine: kosinuso phi: fio power factor: faktoro de povumo addition: adicio substraction: subtraho multiplication: multipliko division: divido