dislines


Español Català English Esperanto

dislines ebligas vin disigi je pluraj dosieroj la liniojn -etikeditaj- de teksta dokumento. Tio estas speciale utila por tekstaj tradukoj.

Ekzemple, oni havas index.txt:

  abcde
  @en This is a test
  @es Esto es una prueba
  fghijk

Post la traktado, tiuj du dosieroj estos generitaj:

index.en.txt:

  abcdef
  This is a test
  fghijk

index.es.txt:

  abcdef
  Esto es una prueba
  fghijk

Krome, funkcias kun iu ajn numero de dosieroj, ebligas etikedi kompletajn blokojn, aldoni komentojn, kaj alie.

Vidu la specifon de la uzata sintakso, aŭ la rapida gvido.

Utiloj

Estas plej utila por traduki tekstajn dokumentojn.

La tradicia rimedo (uzi unu dosiero po lingvo) estas iom teda, ĉefe kiam oni devas ŝanĝi ion: nur por aldoni unu frazon, oni devas serĉi ĝian lokon ĉe ĉiuj dosieroj, kaj skribi ĝin ĉe ĉiuj dosieroj samtempe. Kun dislines, vi povas trovi ĉiujn tradukojn de tiu frazo ĉe la sama loko, en la sama dosiero (ekzemplo, generas 'en' kaj 'es').

Se vi volis uzi ĝin por traduki TTT-paĝojn, mi rekomendas ne redakti la HTML kodo direkte. Anstataŭe, vi povas skribi la enhavon per meza sistemo de etikedoj, kiel txt2tags, kaj poste apliki la desegnon per CSS. Jen ekzemplo.

Ĝi ankaŭ povas utili por fari reduktan version de iu dokumento, ekzemple: pi.txt

Elŝuto

Estas Perl skripto, kaj estas GPL.

Versio 1.6: dislines.pl

La fonta kodo, kolorigita, estas ĉi tie. Estas eble vidu historion de ŝanĝoj, kaj mi daŭrigas malnovajn versiojn.

Ecoj

Pri versio 1.6:

Kiel uzi ĝin

Vi bezonas la Perl interpretilon. Linux kaj MacOS X jam inkludas ĝin; sed en Windows, mi kredas ke oni devas instali ActivePerl (pakaĵo MSI). Poste, tajpado de perl -v en komanda linio (cmd) devus montri informojn pri la versio.

Poste, duoble klaku la programon (dislines.pl) kaj simpla fenestro aperos, kie vi devas elekti la procesotan dosieron kaj premi la butonon "PROCESS". Por ĉiu etikedo, dosiero kiel nomo.ETIKEDO.fin estos kreita ĉe la sama dosierujo.

Aliajn opcionojn vi povas vidi per butono Advanced options aŭ per " perl dislines.pl -h: por listi la uzatajn etikedojn, aldoni -l, por procezi nur et1 kaj et2, aldoni -t et1,et2, kaj por montri etajn statistikojn, aldoni -s.

Permesilo

dislines estas libera programaro; sub la permesilo GNU GPL.

Aliaj versioj


Julio 2005 (ĝisdatigita en 01-01-2017).

Daniel Clemente Laboreo. n148257 -a-t--g-m-a-i-l.com